Franklin Delano ROOSEVELT (naskiĝis la 30-an de januaro 1882 - mortis la 12-an de aprilo 1945), ofte konata de la mallongigo FDR, estis la 32-a Prezidento de Usono.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « La provo de nia progreso ne estas ĉu ni aldonas pli al la abundo de tiuj, kiuj havas multon; ĝi estas ĉu ni provizas sufiĉe por tiuj, kiuj havas tro malmulte. » | | « (angle) The test of our progress is not whether we add more to the abundance of those who have much; it is whether we provide enough for those who have too little. » | — Franklin D. Roosevelt |
|
|
| « La sola afero, kiun ni devas timi estas timo mem - sennoma, senpripensa, nepravigebla teruro, kiu paralizas bezonatajn klopodojn por transformi retiriĝon en antaŭeniĝon. » | | « (angle) The only thing we have to fear is fear itself — nameless, unreasoning, unjustified terror which paralyzes needed efforts to convert retreat into advance. » | — Franklin D. Roosevelt |
|
|
| « La sola afero timinda de ni estas la timo mem. » | | « The only thing we have to fear is fear itself. » |
|
|
| « Mi petas, ke vi juĝu min per tiaj homoj, kiajn mi malamikigis. » | | « I ask you to judge me by the enemies I've made. » |
|
|
| « Mi ne deziras ke Usono prenus sur sin ŝarĝon de rekonstruado de Francio, Italio kaj Balkanio. Tio ne estas niaj taskoj, ĉar ni troviĝas de tiuj lokoj je pli ol 5600 km for kaj eĉ pli. Tio certe estas tasko de britoj, pri kiu ili estas vive interesitaj oble pli ol ni. » | — Franklin D. Roosevelt, en letero al Winston Churchill [la 29-an de februaro 1944] |
|
|
| « [pri alparoloj de Franklin D. Roosevelt al Hitlero kaj Mussolini en 1939] Petante garantiojn nur de Hitlero kaj Mussolini, li kondamnis ilin kiel agresintojn ĉe sola aŭskultantaro kiu tiumomente ion signifis por Roosevelt – ĉe la usona popolo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| « Ekzistas kompreneble tiaj maloftaj gvidantoj kiel Linkoln, Ghandi, eĉ kiel F. D. Rooswelt, Churchill, Neru: ili sen ŝanceliĝoj jungis en la ĉaron de la “sankta afero kaj malsaton, kaj timon de la homoj, sed diference de Hitlero kaj Stalin aŭ eĉ diference de Lutero kaj Kalvino ili ne cedis al la tento uzi la animojn de la malkontentuloj por konstruado de la nova mondo. Certeco de tiuj ĉi gvidantoj pri propraj fortoj devenas de la kredo je la homaro — kaj ĝi kunfandiĝas kun tiu ĉi kredo, ĉar ili sciis aŭ scias, ke neniu povas esti digna homo, se li mem ne estimas la homan dignon. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|