William James
William JAMES (n. la 11-an de januaro 1842, en Nov-Jorko - m. la 26-an de aŭgusto 1910, en Nov-Hampŝiro, Usono) estis usona filozofo kun longa kaj brila kariero en la Harvarda Universitato, kie li estis profesoro de psikologio, kaj fondinto de la funkcia psikologio. Li estas la pliaĝa frato de Henry James.
William reprezentis influan rolon en la disvastigo de pragmatismo. Aliflanke, lia pensmaniero rilatiĝas kun doktrino kiun li mem nomis radikala empirismo kaj aliaj empiriisma psikologio. Li verkis Principoj de psikologio (1890), majstra verko de la scienca psikologio, kaj aliflanke La varioj de la religia sperto (1902), per kiu oni konsideras lin fondinto de la "Psikologio de la religio".
Pri Algazelo
[redakti | redakti fonton]William James, en Varieties of Religious Experience, konsideris la membiografion de Algazelo, nome Liberigo el eraro de 1108 (Al-Munkid min al-dalal, arabe المنقذ من الظلال), grava dokumento pro "la pure literatura studento kiu dezirus atingi la internecon de religioj krom la kristana" pro la malabundo de registritaj personaj religiaj konfesoj kaj membiografia literaturo el tiu periodo ekster la kristana tradicio.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ James, William. (2012) Bradley, Matthew: The Varieties of Religious Experience.. Oxford Univ Press. ISBN 9780199691647. p. 307.