Saltu al enhavo

Rabobirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diverseco de rabobirdoj

La ekologia grupo el la klaso de birdoj ampleksas la falkoformajn birdojn (Falconiformes spp.) tage aktivadantajn kaj strigoformajn birdojn (Strigiformes spp.) nokte aktivadantajn.

La falkoformaj birdoj vivas ĉie tra la tuta mondo, de la suda kaj norda polusoj ĝis la ekvatoro. Ili apartenas al 5 familioj el 298 specioj. En Ĉinio troviĝas 3 familioj el 56 specioj, inkl. de agloj, falkoj kaj pandionoj. Ilia beko estas kurba kun korneca tegaĵo ĉe la bekradiko kaj dentforma elstaraĵo. Li flugiloj kaj piedoj estas fortaj, ungoj akraj, kaj la plejparto de ili havas krurajn plumojn. La birdino estas pli granda ol la virbirdo.

La falkoformaj birdoj, ferocaj kaj karnovoraj, nestas plejparte sur altaj arboj, montokrutaĵoj, rokegoj, nur malmultaj el ili nestas surtere. La ovokovado, kiu daŭras 28-45 tagojn, estas farata ĝenerale de la gebirdoj kune. La tutkorpe blankaj birdidoj sekse maturiĝas malfrue. La femalaj birdoj flegas siajn idojn en la nesto, dum la masklaj serĉas manĝaĵojn por ili.

La akcipitro (Accipiter gentilis) troviĝas ĉe en Ĉinio kaj ankaŭ vidiĝas preskaŭ en la tuta norda hmisfero. La maskla akcipitro 50 cm. longa estas malhelgriza de la kapo ĝis la dorso kun evidentaj blankaj makuloj, la malsupra parto de ĝia korpo estas blanka kun multaj nigraj horizontalaj strioj. La plumaro de la femala birdo similas al tiu de la maskla.

La akcipitroj, utilaj al la forstumo, vivas sur montoj kun pinglofoliaj, larĝfoliaj kaj miksaj arbaroj. En la ordinaraj tagoj ili agas unuope. En la aero ili glisas laŭ rekta linio. Dum ĉasado ili unue enigas siajn akrajn ungojn en bruston de la kaptitaĵo kaj sekve mordrompas ĝin. Iafoje ili sin kaŝas sur arboj, trovinte ĉasaĵon, ili tuj sin ĵetas sur ĝin. Ili manĝas ĉefe leporojn, musojn kaj aliajn malgrandajn bestojn kaj iafoje ankaŭ alispecajn birdojn.

La strigoformaj birdoj troviĝas en Eŭropo, Azio, Afriko, Aŭstralio kaj suda kaj norda Ameriko. Ili havas 134 speciojn, el kiuj 26 troveblas en Ĉinio. ilia beko estas akra kaj kurba, ĉe kies radiko estas korneca tegaĵo kaj plumoj. La kapo estas granda kaj la kolo mallonga. Sur la vizaĝsimila antaŭparto de la kapo brilas paro da grandaj okuloj. La fortaj piedoj havas plumojn sur sia dorso kaj la ungoj estas grandaj kaj akraj.

Ili vivas en diversaj medioj, plejparte en arbaroj kaj aktivadas nokte. Ili manĝas ĉefe malgrandajn mamulojn kaj insektojn kaj iafoje ankaŭ aliajn birdojn kaj rampulojn. La pandionoj manĝas fiŝojn. Ĝenerale grandaj specioj en ĉiu nesto ellasas 1-4 ovojn, dum la malgrandaj 5-7. La birdidoj kun blanka plumaro tenas siajn okulojn fermitaj en la unuaj tagoj post sia naskiĝo kaj sekse maturiĝas malfrue.

La orelstrigo (Asio otus) vivas en la okcidenta parto de Ŝinĝango, la nordokcidenta parto de Gansu, la Interna Mongolio, la Nordoriento, Siĉŭan kaj aliaj lokoj de Ĉinio. aŭtune ĝi migras orienten kaj eĉ al Taiwan por pasigi vintron. Ĝia supra korpo estas flavbruna kun densaj nigrebrunaj makuloj kaj la malsupra korpo estas helkolora kun nigrebrunaj vertikalaj makuloj.. ĝiaj oreloj estas plenaj de longaj haroj.

La orelstrigoj loĝas en malaltaj montregionoj kaj arbaroj sur ebenaĵoj. Tage ili aktivadas malmulte kaj elflugas por serĉi manĝaĵojn nur ĉe la vespera krepusko. Ili manĝas malgrandajn bestojn, insektojn kaj birdetojn. Laŭ statikstiko, 97% de iliaj manĝaĵoj estas animaloj malutilaj al la homaro. Unu orelstrigo eĉ povas formanĝi 4-6 musojn ĉiutage. Ilia fekundiĝo okazas inter marto kaj majo. La birdino ellasas ovojn en forlasita nesto de alia birdo, sur dezerta marĉo aŭ duno. En la nesto ĝi metas 3-5 kaj maksimume 7-8 blankajn ovojn sur kuseno el arbofolioj aŭ faligitaj herboj.