Saltu al enhavo

Japeto (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Japeto.
Japeto
Natura satelito  de Saturno (VIII)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Japeto (Kosmosondilo Cassini, 31-a de decembro 2004)
Japeto (Kosmosondilo Cassini, 31-a de decembro 2004)
satelito de Saturnoregula satelito
Oficiala nomo Saturno VIII
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Japeto vd
Malkovro
Malkovrinto Giovanni Domenico Cassini[1]
Dato de malkovro 25-a de oktobro 1671
Loko de malkovro Parizo
Unua superflugo Kosmosondilo Cassini
(31-a de decembro 2004)[2]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 3 560 840 km[3]
Discentreco 0,0283
Klinangulo 7,489°
Periodo 79,33 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 1 494,8 × 1 424,8 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,805635 × 1021 kg
1,083 × 103 kg/m3
0,22 m/s2
~7 m/s
Rotacia periodo kaptita rotacio
Aksa kliniteco 0
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo 100 K al 130 k
Albedo
Geometria albedo
0,04 al 0,55
0,6 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 10,2 al 11,9
vdr

Japeto estas satelito de Saturno, la tria plej granda, post Titano kaj Reo. Ĝi estas konata por havi unu duonsferon multe pli hela ol la alia.

Giovanni Domenico Cassini itala astronomo instaliĝinta en Francio, malkovris ĝin la 25-a de oktobro 1661. Li bone vidis la lunon kiam ĝi estis okcidente de Saturno sed ne plu vidis ĝin oriente. Necesis uzi pli fortan lornon por vidi ĝin, ĉar ĝi estis tiam malpli brilanta. Cassini konkludis, ke la "antaŭa" duonsfero de tiu luno estas pli malhela ol la "malantaŭa", tio, kio donas al ĝi aspekton de "Jino kaj Jango"[4].

Ekvatora kresto de Japeto (Cassini, 10-a de septembro 2007)

La "antaŭa" duonsfero, laŭ la orbita movo, estas malhela (albedo inter 0,03 kaj 0,05) kun brun-ruĝa koloro. La "malantaŭa" duonsfero kaj la polusoj estas brilaj, (albedo 0,5 al 0,6, tio de malpura neĝo). La malhela regiono ricevis la nomon "Cassini Regio" kaj la hela, "Roncevaux Terra".

La malhela materio ŝajnas esti restaĵo de sublimado de la glacio, entenanta organikajn kemiaĵojn malheligitajn per kemia agado de la suna lumo. Ĝi devenus el polveroj elŝirataj de retrogradaj lunoj pro meteoroidaj alfrapoj. Pro la sorbo de suna lumo, la malhela regiono "Cassini Regio" havas averaĝan temperaturon de 128 K kaj la hela "Roncevaux Terra", nur 113 K; tio, kiu plirapidigas la sublimiĝo de la glacio en "Cassini Regio" kaj ties precipitado en la pli malvarma "Roncevaux Terra", plifortigante la fenomenon.

Japeto estas tre platigata ĉe la polusoj. Tia platiĝo kongruas kun rotacia periodo de 10 horoj, kaj ne 79 tagoj. Eblas, ke dika krusto formiĝis kiam la luno turnis pli rapide, kiu gardis sian formon kiam la tajda forto metis ĝin en kaptita rotacio.

En "Cassini Regio" estas trairata de ekvatora kresto, de 1 300 km longa, 20 km larĝa kaj 13 km alta. "Roncevaux Terra" ne montras kreston, sed vico de montoj, altaj de 10 km, laŭlonge de la ekvatoro.

La kialo de tia kresto estas malbone komprenata; oni hipotezas ke:

  • La kresto estus restaĵo de la elipsa formo, kiun Japeto havis kiam ĝi turnis pli rapide;
  • La kresto rezultus de likva akvo kiu supreniris el la japeta kerno tra fendo;
  • Japeto havis ringon, kiu falis surfacen.

Neniu el la tri hipotezoj klarigas kial la kresto aperas nur en Cassini Regio"'.

Giovanni Domenico Cassini, (kiu ankaŭ malkovris Dionon, Reon kaj Tetison) nomis la kvar lunojn kiujn li malkovris: "Sidera Lodoicea" (Steloj de Ludoviko) honore al Ludoviko la 14-a, kaj donis al ili numerojn en romiaj ciferoj de I al V: Japeto ricevis maldaŭre la numeron V; sed, post la malkovroj de Mimaso, Encelado kaj Hiperiono, ĝi iĝis Saturno VIII.

John Herschel en 1847 sugestis ke estus pli simple donis al saturnaj lunoj la nomojn de titanoj, gefratoj de Krono, greka ekvivalento de Saturno. Li proponis la nomon de Japeto, la patro de Prometeo.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]