Saltu al enhavo

Esperantidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri ĉiuj planlingvoj forte influitaj de Esperanto. Ekzistas ankaŭ unu memstara planlingvo kiu nomiĝas Esperantido.

Oni nomas Esperantidoj tiujn planlingvojn forte influitajn de Esperanto. La unua Esperantido estas eble Mundolinco, proponita de J. Braakman (aŭ Braakmann) el Noordwijk, Nederlando en 1888. La terminon kreis Claus J. Günkel.

Specoj de Esperantidoj

[redakti | redakti fonton]

Estas projektoj, kiel Ido aŭ la multaj projektoj de René de Saussure, kiuj klare estas Esperantidoj, ĉu ĉar la aŭtoroj tion deklaris, ĉu ĉar la strukturo evidentigas ĝian parencecon. Aliaj Esperantidoj ne estas deklaritaj, sed oni povas vidi ĝian esperantidecon laŭ ties strukturo (pastiĉaj Esperantidoj). Fine estas kelkaj Esperantidoj, kies aŭtoroj deklaris malkaŝe rilaton al Esperanto, sed oni ne klare vidas tion en la strukturo, kiel ekzemple Romanal. Multaj esperantidaj projektoj estas nerektaj Esperantidoj, ĉar ili vere estas "ididoj", do provoj pri reformo de Ido, ĉar idistoj dum la historio pli ofte emis al reformoj ol esperantistoj.

Oni ĝenerale ne aplikas la terminon Esperantido al planlingvoj, kiuj aperis post Esperanto sed havas nur minimuman, apenaŭ rimarkeblan influon de Esperanto, kiel Okcidentalo/Interlingue.

Laŭ la celo, oni povas dividi Esperantidojn en fikciajn kaj nefikciajn. Fikciaj Esperantidoj, kiel GavaroArcaicam Esperantom, estas proponitaj nur kun literaturaj celoj. Nefikciaj Esperantidoj estas projektoj kiuj celas anstataŭigi la Esperanton laŭ la Fundamento, kiel Ido. Oni povas dividi nefikciajn Esperantidojn en radikalaj kaj kompromisaj. Radikalaj projektoj, kiel Ido proponas gravajn ŝanĝojn en Esperanto; kompromisaj planlingvoj, kiel Antido, proponas malpli grandajn ŝanĝojn, kaj ofte restas ie inter Ido kaj Esperanto.

Celo de nefikciaj Esperantidoj

[redakti | redakti fonton]

La reformo kaj plibonigo de Esperanto estas celo kaj eĉ revo de centoj kaj centoj da homoj. Kelkaj el ili kredante, ke la manko de sukceso de Esperanto fontas el internaj lingvostrukturaj malperfektaĵoj. Solvinte ilin, la rezulta lingvo atingus la internacian kaj interhoman rolon dezirata por Esperanto.

Ŝanĝiĝo de la kritikpunktoj

[redakti | redakti fonton]

Se oni studas la problemon skeptike, oni vidas ke kritikoj profunde ŝanĝiĝas dum jardekoj; do tio kio estas nepardonebla eraro por unu generacio, fariĝas malgrava detalo al alia. Ekzemple, la unua kritiko al Esperanto flanke de idistoj estas "mallogikeco" ĉefe de vortstrukturo; post generacioj, oni ne rigardas tion kiel gravan problemon, ĉar laŭ nuna pensomaniero, lingvoj ne funkcias laŭ logiko, sed laŭ internaj reguloj, kiuj ne nepre sekvas formalan logikon kaj, alie, oni rigardas sintakson kiel pli grava ol morfologio. Sekva grava kritiko, de interlingvaistoj estis, ke Esperanto ne estas sufiĉe naturalisma aŭ agrabla al eŭropanoj; hodiaŭ oni batalis ĝuste kontraŭ eŭropcentrismo kaj ofte trovas Esperanton tro eŭropcentra.

Argumentoj de Esperantistoj kontraŭ Esperantidoj

[redakti | redakti fonton]

Zamenhof diris ke oni forgesas "ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al la tuta afero", li mem agnoskis ke Esperanto ne estas perfekta, sed nur estas taŭga. Sed por multaj Esperantistoj taŭgeco sufiĉas. Esperantistoj ofte rimarkigas kritikantojn pri tio, ke la supozate "pli perfektaj" planlingvoj estas uzataj multe malpli ol Esperanto. Laŭ Esperantistoj, tio montras ke aŭ la Esperantidoj ne estas signife pli bonaj ol Esperanto, aŭ ke ne multe gravas la perfekteco de lingvo.

Listo de Esperantidoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu listo kompreneble ne estas kompleta listo de ĉiuj Esperantidoj, sed ja listas la plej konatajn kaj plurajn ne tiel konatajn.

Malmulte pri-publikigitaj

[redakti | redakti fonton]

Aliq estas internacia planlingvo kreita de idista pastro Gilbert Vallaeys en 1930. Ĝi estas inspirita de Ido; sed sen fikseco de la partoj de la diskurso. Nepublikita, ĝi estas konata nur per leteroj de la pastro Vallaeys al kanoniko Borgard, kiu komunikis tion al episkopo Monnerot-Dumaine. La skribaĵojn pri Aliq neniam oni trovis en la monaĥejo kie mortis Vallaeys.

Ekzempleto, citaĵo:

  • Yo qreaf Aliq na el urregle qe ne L.I. ni za duldeble impoza i asqe qi li natsi-linge moderne ni nosqa, ge qe li antique (Greqe, Latine, e. s.) moye obeya ley.
Mi kreis Aliq'on laŭ la regulo kiu en nenia L(ingvo) I(nternacia) ne estas tolereble imponi malliberecojn kiujn la modernaj lingvoj ne konas, eĉ se la malnovaj (Greka, Latina, kpt) eble obeis ilin.

Edilo estis proponita de idisto A. Haugg, el Munkeno, Germanio en 1909. La projekto ricevis bibliotekan klasifikon 413 “1909” HAU de Biblioteko Butler kaj 412.9 de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen. Bibliografio:

  • Haugg, A. Ilospiegel: Kurze Einführung in die Internaciona Linguo (Ilo). München: Verlag Natur und Kultur, s.j. (6 p.)
  • Hom-Idyomo (1923) de kolombiano Cipriano Cárdemas
  • Menimo (Diego Starrenburg, Valencia, 1922)
  • Moderna Esperanto (Teddy Hagner, Houston, 1958)
  • Mondlango (2002)
  • Mundolinco (1888; de la verkisto konatas nur la familia nomo, la loĝurbo kaj unua litero de la persona nomo: "J. Braakman" en Noordwijk, Nederlando. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento en la urbo Nordwijk tre konatis fotisto kaj publikigisto de fotaj poŝtkartoj de la nomo Jacob Braakman, kiu en vikidatumoj reprezentiĝas per la kodo Q60236757. Li naskiĝis en 1869, do pretigintus la projekton 19-jara kaj publikigintus ĝin 25-jara. La jaroj tute taŭgus, kaj je unua serĉo ne eblas trovi duan "J. Braakman" tiuepokan en Noordwijk, sed kompreneble la identigo estas nur hipotezo.)
  • Poliespo, polisinteza, per ĉeroka lingvo
  • Popido de Manuel Halvelik: fikcia lingvo por traduki popolajn esprimojn kaj parolmanierojn de malkleruloj.
  • Xomeze (Michele Guglielmino, 2009)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.