Saltu al enhavo

Batalo de Waterloo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waterloo
Mapo de la batalo de Waterloo

La Batalo de Waterloo estis batalo inter la franca armeo, estrata de Napoléon Bonaparte, kaj koalicio de eŭropaj reĝlandoj. Ĝi komenciĝis la 15-an de junio de 1815 en Waterloo, loko en la tiama Unuigita Reĝlando de la Malaltaj Landoj, en kampara vilaĝo, nun municipo en Belgio 15 kilometrojn sude de la urbocentro de Bruselo.

Antaŭaj okazaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ekzilita ekde aprilo de 1814 sur la insulo Elbo, Napoléon Bonaparte forkuris de ĝi je la fino de februaro 1815 kaj revenis al Parizo, kie li reprenis la potencon la 21-an de marto, sen iu ajn pafo.

La 13-an de marto la aliancaj ŝtatoj kunvenis okaze de la Kongreso de Vieno kaj deklaris lin eksterleĝulo. Restis do nura solvo al la imperiestro: milito.

Nepre necesis al li havi fortan kaj imponan armeon, sed la cirkonstancoj estis ege malfavoraj por estigi ĝin. Je la komenco de junio, li disponis pri 125 000 infanterianoj kun 350 kanonoj, pri impona kavalerio (proksimume po unu kavaleriano por 4 piedsoldatoj) kaj pri pliaj trup-unuoj dislokitaj laŭ la orienta kaj suda landlimoj.

Parto de la armeoj de la aliancanoj estis malmobilizita dum 1814, kaj la imperiestro sciis, ke ili ne kapablos ekmiliti ĝis la mezo de julio. La solaj trupunuoj, kiuj tiam frontis al li, estis tiuj, kiuj troviĝis en la sudo de Nederlando, t.e. :

Napoleono opiniis, ke li kapablos venki tiujn armeojn, se li iniciatos je la mezo de junio por eviti la intervenon de gravaj helptaĉmentoj. Li estis konvinkita, ke 125.000 soldatoj sub lia komando povos kontraŭstari 225.000 malamikojn: 1 kontraŭ 1,8. Lia optimismo baziĝis sur sia memfido kaj sur la malestimo por la malamikaj trupoj kaj por iliaj estroj. Lia plano estis speciale aŭdaca.

La aliancaj armeoj en Nederlando estis dispartigitaj en du kampoj kun granda distanco inter ili pro malfacila proviantado. La angloj okupis la okcidentan parton de Belgio kaj la prusoj kampadis oriente. La limo inter la du regionoj troviĝis apud Binche. Ĉiu armeo gardis do fronton de pli ol 150 km; temis pri danĝera situacio pro la baldaŭa atako de la francoj.

Ŝajnas, ke nek Wellington nek Blücher serioze antaŭzorgis, kvankam la malamiko fariĝis fama pro siaj rapidaj manovroj. Se la franca militmaŝino ne estus intermitinta ekde la komenco, laŭ ĉiu kredebleco, la manko de antaŭvido ĉe la aliancanoj estus havinta plej seriozajn sekvojn.

La plano de Napoleono

[redakti | redakti fonton]
Waterloo, bronza statuo de Napoleono la 1-a.

Uzi la riveron Sambre por ŝirmi sian avancon, iri al Charleroi kaj ekbatali ĉe la malforta punkto de la malamiko, t.e. ĉe la renkontiĝejo de la du okupataj regionoj. Lia dekstra alo marŝu al Fleurus kaj lia maldekstra al Quatre Bras («kvar brakoj», vojo al Bruselo).

15-a de junio de 1815: komenco de la militiro

[redakti | redakti fonton]

La strategio de la franca armeo estis sufiĉe bona kaj la sekreto bone kaŝita. La plano de la militiro, farita la antaŭtagon (la 14-an) en Beaumont, estis preciza, kvankam tro longa. Malfeliĉe por Napoleono, li ne sukcesis realigi ĝin kun la necesa rapideco kaj, la 15-an de junio vespere, la francaj avangardoj estis je nur ĉirkaŭ 15 km transe de Charleroi, krom kelkaj skoltgrupoj.

La 1-a prusa korpuso, sub la komando de Zieten, batalis la 15-an krepuske. Ĝi lerte foriris en la direkto de Fleurus-Ligny (nord-orienten).

Intertempe, en Bruselo, Wellington, kiu havis malprecizan imagon pri la situacio, ordonis partan koncentradon en Nivelles. Tio estis eraro, ĉar tiel li lasis 20-km-an breĉon en la fronto, kontraŭ kiun almarŝis la maldekstra alo de la franca armeo sub la komando de marŝalo Ney.

Feliĉe por la aliancanoj, du generaloj de la nederlanda armeo malobeis la ordonojn kaj alfrontis kontraŭ la danĝero. Oni ne scias, kiagrade tiuj du oficiroj savis la situacion, kun la helpo de juna generalo, la duko de Saksio-Weimar.

Du bataloj :

  • Ligny : Napoleono kontraŭ la Prusoj
  • Quatre-Bras : Ney kontraŭ la Angloj-Holandanoj.

Ney estis transpreninta la komandon de la brusela vojo. Li disponis pri 45.000 soldatoj por fronti kontraŭ la angloj. Tiele Napoleono havis nur 80.000 homojn por ataki la prusojn (3 korpusoj, t.e. ĉirkaŭ 90.000 soldatoj). Tiuj-ĉi ekbatalis en la unua granda batalo pro la diligenteco de Blücher, kiu normale devis disponi pri la 120.000 armeanoj de sia armeo.

La batalo de Ligny

[redakti | redakti fonton]

Blücher kaj la prusoj, kiuj troviĝis tiom proksimaj de la landlimo, riskis atakon de la francoj ekde la unuaj horoj de la 16-a de junio. Blücher akceptis la batalon. Tamen la francoj ne atakis antaŭ la 3-a kaj 30 posttagmeze, kio ebligis al Blücher kunigi tri el siaj korpusoj. La kvara, sub la komando de Bülow, kiu venis el Liège, ne sukcesis veni ĝustatempe. La batalo fariĝis fortega kaj la du kontraŭuloj spertis malvenkojn.

Por la francoj, Ligny estis nur duonvenko: ili perdis 8.500 homojn kaj la prusoj 12.000. Sed la imperiestro supertaksis la prusajn perdojn kaj la efikon je ilia moralo. Nur la sekvan tagon (la 17-an), Grouchy estis sendita kun 35.000 homoj por peli la prusojn. Tiu taĉmento estis tro forta por skolta misio kaj tro malforta por batali, se oni konsideras, ke tiam Bülow, kun sia 4-a korpuso de 30.000 homoj, estis reatinginta Blücher-n.

Longtempe Grouchy estis konsiderata kiel la ĉefa responsulo de la malvenko de Waterloo, sed nuntempe oni akceptas, ke la veraj kialoj troviĝis aliloke.

La batalo de Quatre-Bras ("Kvar-Brakoj")

[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la 11-a horo, dum la mateno de la 16-a, Ney ricevis ordonon por «laŭeble» sendi divizion je kelkaj kilometroj transe de Quatre-Bras. Sed ne eblis, ĉar la nederlandanoj jam defendis tiun pozicion. Je tiu momento de la tago, Ney devis esti preta por tuj reagi, sed, dum li pretigis sian atakon, la duko de Saksio-Weimar ricevis helptrupojn. Temis pri la divizio de Perponcher kun 7.500 homoj kaj 16 kanonoj, sed sen kavalerio, kiu alvenis sur la pozicion ĉirkaŭ la 14-a horo.

La francoj perdis do la perspektivon de surpriz-atako.

Je la 15-a h., sub la komando de Jerome Bonaparte, frato de Napoleon, la peza franca divizio postenis ĉe la pozicio, kaj Ney povis vigle ataki per konsiderinda nombr-avantaĝo.

La aliancaj trupoj estis en danĝera situacio; ilia kontraŭstaro malfortiĝis kaj la malabunda artilerio belgo-holanda estis malsupera. Finfine alvenis la brigado Van Merlen kun belgaj dragonoj kaj nederlandaj husaroj. La brita divizio, sub komando de Picton, estis venanta. La brigado Van Merlen okupis la terenon ĝis kiam la britoj postenis ĉe la pozicio.

Necesis 36 horoj ekde la transiro de la landlimo fare de la francoj, ĝis kiam la angloj sukcesis sendi siajn unuajn trupojn ĉe atakita loko, sed ili alvenis lacegaj pro rapidmarŝo. Tamen, la franca kavalerio, kiu estis venkinta la belgojn-nederlandanojn, estis devigita reataki, kiam alvenis la angloj. Ĝi estis laca, kiam ĝi ekbatalis kontraŭ la angloj, kiuj frontis kvadrate. Estis grandaj perdoj ambaŭflanke.

Por pli rapide venki, Ney deziris sendi en la batalon la korpuson, kiun komandis D'Erlon, sed intertempe la imperiestro sendis ĝin por helpi en Ligny. Kolerega pro la perdo de parto el siaj trupoj, Ney revenigis d’Erlon-on, sed tiu-ĉi alvenis tro malfrue kaj neniel helpis al la du francaj aloj. Oni ne plene konas la veron pri tiu malhela afero, kiu estis la ĉefa kialo de la malvenko. Tamen tiu enbataligo fariĝis pozitiva por la francoj, ĉar pro tio Wellington ne povis sendi helpon al Blücher.

Tiel, je la fino de la dua tago, la situacio estis sufiĉe malfavora al la francoj.

Waterloo, "la Butte du Lion".

Dum la nokto de la 16-a ĝis la 17-a de junio, la prusoj foriris en la direkto de Wavre kaj, senprobleme, pliretretis dum la mateno de la 17-a. Oni malfacile komprenas tiun francan senagadon dum tiu mateno, kies sekvoj estos gravaj.

Grouchy, ĉe la dekstra alo, ricevis ordonon marŝi direkte al Gembloux kaj skoltadi en la direkto de Namur kaj nord-oriente, kaj peli la malamikon. Tiuj ordonoj pruvas, ke la imperiestro ne havis precizan ideon pri la direkto, kiun sekvis la prusoj; tiuj-ĉi havis grandan avancon kontraŭ Grouchy.

Ĉe la maldekstra alo, Ney arigis siajn trupojn, ĉar li sciis, ke li povas nenion fari kontraŭ la angloj, kiuj estis firmigantaj siajn poziciojn. Wellington, kiu timis ĝeneralan atakon de la franca armeo, ordonis, ke la trupoj retretu norden, al Mont-Saint-Jean, ĉe pozicio unuanime akceptita.

Sub la komando de Henry William Paget, lordo de Uxbridge, la ariergardo ekiris je ĉirkaŭ la 14-a h., kaj sekvis la imperiestro mem kun siaj skadronoj. La franca marŝado estis malakcelata pro la stretiĝo de Genappe; nur je la 18-a h. 30 vespere la francoj alvenis en la farmdomo La Belle Alliance ("la bela alianco").

Skoltado farita en Mont-Saint-Jean okazigis tujan reagon de la angloj, kio pruvas, ke Wellington postenis kun la arbaro de Soignes dorse. Napoleono vigle kritikis tiun pozicion, kiun li konsideris danĝera por la angloj, se ili devus retreti. Tamen, la sekva tago montris la taŭgecon de la elekto de Welligton. Se la pleja miso okazus, la arbaro ĝenus la retreton.

Wellington lokis sian ĉefan komandejon en Waterloo fronte al la preĝejo. Poste tiu domo fariĝis la «Muzeo Wellington». Dume la imperiestro starigis sian ĉefkomandejon en «Le Caillou» [la ŝtoneto], kie li tranoktis. Ankaŭ tiu domo fariĝis muzeo.

Pli bone ol longa priskribo, la aldonita mapo montras, kiamaniere la multaj trupoj estis dislokitaj sur la batalkampo.

La pejzaĝo de Mont-Saint-Jean estis bonege adaptita al la kutima taktiko de Wellington; kaŝi siajn trupojn malantaŭ monteto kaj el uzi la armilojn de la infanterio kaj de la artilerio por bremsi la marŝadon de la malamikoj, kiuj do ne sciis la amplekson de la kontraŭbatalantaj fortoj.

Ĉe la maldekstra flanko de la armeo de Wellington troviĝis marĉa tereno, kiun trairis la rivero Smohain; tio gardis kontraŭ atako ĉe tiu flanko. Tamen li konsciis pri la danĝero de atako ĉe la dekstra flanko el sud-okcidento. Pro tio li postenigis 17.000 soldatojn en Halle, en la apuda flandra regiono, 15 km for de Waterloo, sub komando de la princo Frederik el Nederlando.

Li opiniis, ke kun 67.000 homoj li kapablos rezisti ĝis la veno de Blücher. Sed la prusoj perdis tempon pro la transiro de la rivero Lasne kaj ili povis interveni nur pli malfrue.

La batalo de Waterloo

[redakti | redakti fonton]

Pluvis dum la tuta nokto. La homoj ne povis dormi; ili malsekiĝis ĝishaŭte, fariĝis lacaj kaj malsataj. Ambaŭflanke la provizado estis malbona. Sekve la soldatoj devis batali kun malplena stomako.

Je mateniĝo la franca armeo estis dispartigita. La kunigo kaj la postenigo okazis malrapide ambaŭflanke de la vojo Le Caillou kaj La Belle Alliance, kie Napoleono estis lokiginta sian observejon (sud-norde).

La angla (alianca) fronto estis ŝirmata per tri fortikigitaj lokoj (fortaj punktoj) :

  • la kastelo-farmdomo Hougoumont okcidente
  • la farmdomo La Haie Sainte ("la sankta heĝo") centre
  • la kunigitaj farmdomoj La Papelotte kaj La Haye oriente

Tiuj fortaj punktoj estis nuligitaj dum la unua parto de la batalo. Je la 11-a h. 30 matene de la 18-a, la divizio de Jérome Bonaparte atakis Hougoumont.

Neniu dokumento certigas, ĉu temis pri vera atako aŭ nur pri simpla atakeliro. Tamen ĝi okazis kun decidemo kaj kuraĝo, sed ankaŭ kun nepravigebla mallerto. Dum sinsekvaj sturmoj kontraŭ fortegaj defendoj Jérome spertis grandegajn homperdojn. Post tri horoj de senutilaj klopodoj, oni finfine decidis uzi la artilerion por bruligi la farmodomon, kvankam ĝi restis en la manoj de la defendantoj ĝis la batalfino.

Intertempe vigla atako pretiĝis dekstre.

La stato inter la 13-a kaj la 15-a horoj

[redakti | redakti fonton]

Je ĉirkaŭ la 14-a h. la infanterio de la generalo d’Erlon (2-a korpuso) antaŭeniris eskalone sub la komando de Ney. Oni kritikis la ordon adoptitan por tiu atako, sed, ĉar nek ĝin nek la responsulon oni precize konas, malfacilas objektiva prijuĝo. Tamen ŝajnas, ke la franca plano ne taŭgis por ataki la fortojn de Wellington.

La 2-a divizio estis la unua, kiu atingis la plataĵon. Ĝi ekbatalis kontraŭ la belga-holanda brigado de Bylandt, kiu troviĝis ĝuste antaŭ la vojo de Ohain. Pro la premo tiu trupunuo retretis . Ŝajnas ke tiam la francoj hezitis. Tiun okazon kaptis Picton por bajoneta flankatako, dum tri regimentoj de dragonoj el la brigado Ponsomby vigle atakis ilin. La divizio Lonzelot estis disigita kaj ĝi devis retreti trans densaj heĝoj laŭ la vojo de Ohian.

La dua trupkolono, kiu troviĝis iomete pli oriente, spertis la samajn problemojn, kaj la granda atako de la 1-a franca korpuso fariĝis malvenkego.

Dragonoj de la brigado Ponsomby ne kapablis bridi siajn ĉevalojn kaj daŭrigis sian sturmon kontraŭ la franca «Dika Baterio»; ili okazigis gravajn damaĝojn. La franca kavalerio ege pagigis al ili tiun mankon de singardo.

La angla venko havos decidigan efikon por la rezulto de la batalo, dum kiu mortis la generaloj Picton kaj Ponsomby, krome duono de la kavaliero estis perdita.

Ĉe la francoj la 1-a korpuso estis momente eksterbatala kun multaj mortigitoj, vunditoj kaj kaptitoj. La batalo ĉesis, dum ambaŭflanke oni reiris al siaj pozicioj. Por la francoj ĉio estis rekomencenda.

Ekde tiu momento oni havas nur malprecizan scion pri kio okazis. La lasta ordono skribita de la imperiestro, kiun ni konas, estas tiu de la 11-a horo, kiu okazigis la malvenkegon pri kiu oni parolis. Estis partaj kaj lokaj agadoj laŭlonge de la angla fronto sen vera kunordigo inter la diversaj trupunuoj. La atakoj kontraŭ Hougoumont daŭris, sed, kiel oni tion vidis, tiu pozicio rezistis ĝis la fino. Siaflanke La Haie Sainte trafis en la manojn de la francoj pro manko de homoj kaj de municio, sed oni ne scias la precizan horon de la forfalo de tiu grava fort-punkto.

La Prusoj alvenas

[redakti | redakti fonton]

Je tagmezo sciigis kaptita prusa kavaleriano, ke la avangardo de la korpuso Bülow troviĝas en Chapelle-Saint-Lambert, 5 km oriente de la batalkampo. Ĝia alveno estis baldaŭa. Ne estis dubo, ke Grouchy ne sukcesos atingi lin. Napoleon sendis LOBAU-n orienten kun la 7.000 homoj de la 6-a korpuso kaj kun 2.000 ĉevaloj por fronti al la danĝero.

Oni kritikis Lobau-n, ĉar li ne iris trans Le bois de Paris ("la arbaro de Parizo") por pli bone rezisti kontraŭ la prusoj. Sed estas forgesate, ke li disponis pri negravaj fortoj kaj ke li ne povis ekbatali tiom malproksime de la ĉefarmeo. Lobau defendis tre bone sian pozicion, sed kontraŭ la prusa homamaso li faris, kion li povis.

La nekredebla kavaleria sturmo

[redakti | redakti fonton]

Je ĉirkaŭ la 16-a h. Ney batalis antaŭ «La Haie Sainte», kiam ŝajnis, ke la angla centro ekcedas. Li decidis, ke la momento taŭgas por lanĉi sian amasan kavalerion. Tiam komenciĝis la nekredebla sturmo, kiu daŭris dum du horoj kaj kiu elĉerpis la francan kavalerion.

Sinsekve la kavalerio sturmis kontraŭ la anglaj kvadratoj, kiuj rezistis kontraŭ tiu lavango kaj malebligis la atingon de la plataĵo. La franca kavalerio estis falĉita fare de la infanterio kaj la kelkaj kanonoj, kiuj ankoraŭ funkciis; poste ĝi estis buĉadita fare de la kavalerio de Wellington, antaŭ ol esti forpelita malsupren. Tiuj krudaj sturmoj, sen precedenco en la milita historio, estis apenaŭ helpataj fare de la infanterio. Ĉar ili ne kapablis frakasi la anglajn kvadratojn, ili ne povis fariĝi decidaj.

Ankaŭ tie, oni ne scias kiel kaj laŭ kies ordono la diversaj skadronoj estis lanĉitaj en la batalon.

Imperiestra gvardio ekiras

[redakti | redakti fonton]

La prusoj, kiuj supervenkis Lobau-n, eniris en Plancenoit, kie la Juna Gvardio vigle batalis por defendi la pozicion. La imperiestro devis plifortigi ĝin per du batalionoj de la Maljuna Gvardio (sia persona gvardio) por haltigi la avancon de Bülow.

Estis la 7-a vespere. Restis ankoraŭ longaj horoj ĝis la nokto.

Restis nur 11 batalionoj de la Gvardio por sendi kontraŭ la Angloj. Kelkaj el ili estis rezervaj inter La Belle Alliance kaj La Haye. Oni opinias ke la gravegan – kaj lastegan – atakon realigis 5 batalionoj, kiuj ekmarŝis solaj kontraŭ tuta armeo. Ili iris al la plataĵo laŭ kvadrataj eskalonoj.

Je tiu momento la malpeza infanteri-divizio belga-holanda, sub la komando de Van der Smissen, eniris la batalkampon venante el la direkto de Braine-l'Alleud. Ĝia interveno haltigis la 5-an batalionon de la 3-a regimento de grenadistoj, kiu estis forpelita. La aliaj batalionoj troviĝis en situacio, kiu ne estis pli enviinda.

Tiam ne plu estis espero por la francoj.

Je ĉirkaŭ la 15h30, la prusa korpuso de Zieten alvenis el nord-oriento. Ĝi venke batis la negravajn fortojn de Durutte, kiuj ankoraŭ estis defendantaj la sektoron de La Papelotte .

Okcidente Wellington konstatis, ke la Gvardio ekcedas kaj li taksis la momenton taŭga por antaŭenirigi ĉiujn aliancajn armeojn. Li svingis sian ĉapelon por signali la ĝeneralan atakon.

Por Napoleono tio estis la fino. La batalo estis perdita.

La venkintaj armeoj koncentris siajn atakojn kontraŭ la francaj trupunuoj, kiuj ankoraŭ rezistis kaj kiuj estis venkitaj tre rapide. Nur kelkaj batalionoj de grenadistoj kaj de la malpeza infanterio de la gvardio ekpostenis kvadrate por fronti al la atakoj kaj ŝirmi la retreton. Ili batalis ĝis la lasta homo. Malmultaj transvivis, sed la honoro estis savita kaj el ilia sinofero estiĝis legendo.

Estas malfacile priskribi tiujn lastajn momentojn; ni nur precizigu, ke neniu franca standardo estis perdita dum la retreto. La armeo de Wellington estis tro lacega por iri trans la farmdomon Rosomme kaj estis la prusa kavaliero, kiu sola postkuris.

Tiel finiĝis la batalo de Waterloo. La aliancanoj perdis 23.000 homojn kaj ĉirkaŭ 300 kanonojn (16.000 anglojn, holandanojn kaj germanojn, krome 7.000 prusojn), la francoj pli ol 40.000 homojn kaj 250 kanonojn. El tiuj 40.000, 25.000 estis mortigitaj, 7.000 kaptitaj kaj la aliaj malaperintaj).

Grouchy eksciis pri la malvenkego nur la sekvan tagon matene. Li sukcesis lerte retreti direkte al Namuro, kaj poste reeniris en Francion kun sia armeo, sia ekipaĵo kaj siaj vunditoj. La restaĵo de la franca armeo de Waterloo retiriĝis en Francion, direkte al Paris kaj la rivero Loire. La imperiestro devis abdiki je la dua fojo kaj forlasi la francan teritorion. Restis al li neniu alia elekto ol konfidi sian destinon al la angloj. Kio sekvis estas konata. Napoléon Bonaparte estis eliminita kiel politika forto, sed baldaŭ estiĝis la napoleona legendo, kiu ankoraŭ vivas plu.

En multaj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto, la termino iĝis sinonimo de laŭ vidpunkto grandioza malvenko aŭ grandioza venko. Kiam en marto 2013 decidiĝis ke la Universala Kongreso de Esperanto 2015 okazu en Lille, norda Francio, iuj elstarigis ke tiu dato signos la 110-jaran jubileon de la unua UK proksime en Boulogne-sur-Mer, en proksimeco de iom pli ol cent kilometroj okcidente, kaj aliaj atentigis ke ĝi same signos la 200-jaran jubileon de la batalo de Waterloo, en simila proksimeco de iom pli ol cent kilometroj oriente.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Waterloo (memorejo 1815) kaj muzeo

Viena kongreso

Victor Hugo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Noto pri diskuto ĉu la UK 2015 signos la 110-jaran jubileon de la unua UK proksime en Boulogne-sur-Mer aŭ la 200-jaran jubileon de la batalo de Waterloo, ankaŭ en relativa proksimeco.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.