Saltu al enhavo

Alfred Dreyfus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Dreyfus
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1859 (1859-10-09)
en Mulhouse,  Dua Franca Imperio
Morto 12-an de julio 1935 (1935-07-12) (75-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tombejo de Montparnasse Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater École supérieure de guerre (1890–)
Lycée Chaptal
Franca Politeknika Lernejo
Collège Sainte-Barbe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Alfred Dreyfus
Familio
Frat(in)oj Mathieu Dreyfus (en) Traduki kaj Jacques Dreyfus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Lucie Dreyfus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Pierre Dreyfus (en) Traduki, Jeanne Lévy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Jérôme Salomon (en) Traduki (prapranepo)
Henri Jacques Dreyfus (en) Traduki (nevo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto
army officer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alfred DREYFUS [alˈfʁɛd dʁɛˈfys] (naskiĝis la  9-an de oktobro 1859(nun 1859-10-09) en Mulhaŭzo — mortis la 12-an de julio 1935 en Parizo) estis juddevena franca oficiro, pri kiu estiĝis la tiel-nomata Dreyfus-afero, kiu estis politikosocia krizo de Francujo komenciĝinta fine de la 19-a jarcento.

Dreyfus-krizo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dreyfus-skandalo.
Maloficirigo de Dreyfus.

Alfred Dreyfus estis filo de juda teksaĵ-entreprenisto el Mulhouse (Elzaso). Li studis de 1882 ĝis 1889 kaj iĝis profesia oficiro de la franca armeo. En 1894 li estis akuzita – intertempe kiel kapitano – je perfido de sekretoj al la Germana Imperio. Li estis juĝita fare de soldata tribunalo je ĝismorta ekzilo sur Diabloinsulo, Franca Gujano. En Francio okazis dum la proceso antisemitaj manifestacioj. La francan respublikon skuis la Dreyfus-afero. Baldaŭ montriĝis, ke la akuzoj uzis pruvojn falsitajn. Émile Zola kaj aliaj elpaŝis por la rehabilitado de Dreyfus. Mondkonata iĝis la letero de Zola J'accuse! (france por Mi akuzas) al la franca prezidento, kiu aperis en la gazeto L’Aurore.

En 1899 la proceso estis denove redaŭrigita. Oni juĝis pri Dreyfus je 10-jara prizono pro mildignaj cirkonstancoj. La franca prezidento klinis sin antaŭ la internacia kritiko kaj post dek tagoj donis amnestion por Dreyfus. En 1906 la verdikto estis nuligita de la kasacia kortumo. Reiĝinte armeano li ricevis la kavalirecon de la Honora Legio. Alfred Dreyfus oficiris en la unua mondmilito kiel vickolonelo en la franca armeo. Malgraŭ la rehabilitado de Dreyfus, la krizo akre damaĝis la prestiĝon de la tria franca respubliko.

Internacia signifo

[redakti | redakti fonton]

La skandalo montris, ke la tiutempa antisemitismo kreskis al pli granda danĝero ol antaŭe. Tiu evoluo ne haltiĝis, sed pluiĝis ĝis almenaŭ la komenciĝo de la Dua Mondmilito, iniciatita de la antisemita naziisma reĝimo en Germanujo. Pri la rilato inter Dreyfus, la antisemitismo kaj la totalisma ŝtato skribis Hannah Arendt en sia libro La originoj de totalismo.

Pri Dreyfus kaj pri la Dreyfus-skandalo estis verkitaj pluraj filmoj:

  • Dreyfus de Richard Oswald (1930)
  • The Life of Emile Zola de Wilhelm Dieterle, kun Paul Muni kiel Zola kaj Joseph Schildkraut kiel Dreyfus (1937)
  • Prisoners of Honor de Ken Russell (1991)
  • L’affaire Dreyfus de Yves Boisset - duparta (1994)
  • J’accuse de Robert Bober kaj Pierre Dumayet (1998)